La projekto

LiberaForms estas proksima liberkulturo kaj nula kilometro programilo sub licenco AGPLv3.

La origino

La programo disvolvis en 2019 sub la nomo GNGforms, sed la ideo komencis du jaroj antaŭe. Kiam en 2017 la kvartalo de Sants (Barcelono, Katalunio) estis batalanta por konservi lokan urban ĝardenon l'Hortet de la Farga, oni kreis Guglan formularon por kolekti subskribojn. Kaj okazis, ke ne nur oni pagis per datumoj: ekde certa nombro da respondoj aŭ oni pagos aŭ la korporacio sekvestros la datumojn. Kaj tiel naskiĝis la ideo krei etikajn formularojn, por ke kolektivoj de nia kvartalo povu kolekti datumojn respekteme kaj sensurprize.

La kunteksto

Nuntempe, preskaŭ ĉiuj kunvenejoj kaj projektoj, sendepende se ili estas kolektivoj, asocioj, kooperativoj aŭ edukado-centroj, havas la bezonon kolekti datumojn por fari siajn aktivaĵojn: rezervojn, konsultojn, aliĝojn al manifestoj, ktp. Ofte, pro nescio, oni uzas malliberan programaron de multnaciaj korporacioj, kiu precize bazas sian entreprenon en la vendo de niaj datumoj al aliaj korporacioj, por ke ili povu desegni laŭmende reklamojn, specife por ĉiu persono.

Tra datumojn kolektadon, multnaciaj korporacioj kiel GAFAMiloj (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft) konas kiu vi estas, kun kiu vi estas, konas aferojn kiu maltrankviligas nin, nian feliĉojn kaj nian projecktojn. Ĉio ĉi, eblegas ke tiuj korporacioj estas de plej riĉaj en la mondo kaj ke ĝi havas senprecedence socian manipulan potencon. Sed neniu de ĉi tiuj produktoj kaj servoj de ĉi tiuj grandaj korporacioj estas senkosta: ni pagas ĝin kun nian datumojn, kiu estas la krudmaterialo de la ĉifereca reganta kapitalismo.

GAFAMiloj per Komun

Aliflanke, la aktuala eŭropa leĝo de protektado de datumoj devigas a la respektema kolektado de datumoj. Krome, pro la kronviruso, êc estas deviga fari rezervojn interrete per partopreni de kulturaj aktivadoj.

La etiko

La koncentrado de potenco en teknologiaj korporacioj akrigiĝis dum lastaj tempoj. Malgraŭ tio, ankoraŭ estas personoj kiu pensas ke la ĉiferecaj teknologioj eblas okazo per redukti malegalajn, krei ŝancojn kaj garantii ĉi tiu komunan horizonton en reale socia kaj solidareca ekonomio, malproksime de predantaj kapitalismoj. Pro tio, ni kreas kaj plibonigas komunajn ĉifericajn varojn, etikajn teknologiojn en liberkultura konteksto.

Konstruu kune ĉi tiu horizonton kun eksplicita ĉifereca etiko: forpelu la GAFAM de niaj kunvenejoj kaj projektoj, uzu LiberaForms por krei viajn formularojn!

Aliaj iloj

Ni ne estas la sola projekto kiu oferas formularojn. Se LiberaForms ne adaptas al viaj bezonoj, eble interesas al vi konsideri aliajn liberajn ilojn kiu estas kreintaj pro aliaj personoj: